1871-03-04 Deklaro de la Nacio Gvardio. Afiŝo
Centra Komitato de la Nacia Gvardio
Afiŝo
Parizo, la 4an de marto 1871
Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871
(Originala bildo de la afiŝo: BDIC
Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio
Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)
FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO, EGALECO, FRATECO
CENTRA KOMITATO DE LA NACIA GVARDIO
La Centra Komitato de la nacia Gvardio, nomita en ĝenerala asembleo de delegitoj reprezentantaj pli ol 200 batalionoj, havas komision starigi la respublikan federacion de la nacia Gvardio, por ke ĝi estu organizata tiamaniere, ke ĝi povu protekti la landon pli bone ol la permanentaj armeoj povis fari, kaj por defendi, per ĉiuj eblaj rimedoj, la minacatan Respublikon.
La Centra Komitato ne estas anonima Komitato: ĝi estas la
kunveno de mandatuloj, de liberaj homoj, kiuj konas siajn devojn,
kiuj asertas siajn rajtojn, kaj volas konstrui la solidarecon inter
ĉiuj membroj de la nacia Gvardio.
Ĝi protestas, sekve, kontraŭ ĉiuj la akuzoj serĉantoj
distordi la esprimon de sia programo por malhelpi sian realigon. Siaj
agoj ĉiam estis subskribitaj; ili havis nur unu motivon: la defendo
de Parizo. Ĝi malakceptas kun malestimo la kalumniojn celantajn
akuzi ĝin pri instigo al prirabado de armiloj kaj municio kaj al la
civila milito.
La finiĝo de la armistico, kies etendo la Oficiala Gazeto
de 26an de Februaro silentis, ekscitis la legitiman emocion de
Parizo. La rekomenco de malamikecoj signifis, efektive, la invadon,
okupadon kaj ĉiujn malfeliĉojn suferatajn de la konkeritaj urboj.
Ankaŭ la patriotisma febro, kiu, en unu nokto, ribeligis la tutan nacian Gvardion, ne estis rezulto de influo de provizora komitato nomumita por ellabori la statutoj: ĝi estis la vera esprimo de la emocio sentita de la loĝantaro.
Kiam la traktato pri la okupo estis oficiale konata, la Centra
Komitato, per komunikaĵo publikigita kun afiŝoj en Parizo,
kuraĝigis civitanojn sekurigi per sia forta apogo la striktan
observigon de tiu traktato.
Al la Nacia Gvardio revenis la rajto kaj devo protekti, defendi, iliajn minacitajn hejmojn. Ribelita tuta kompleta, spontanee, ĝi sola, per sia sinteno, ĝi sukcesis fari el la prusa okupado humiligon por la venkinto.
VIVU LA RESPUBLIKO!
Parizo, la 4an de marto 1871
Arnold.
Fleury. Matté.
Jules Bergeret. Frontier. Muttin.
Bouit. Gastaud. Ostyn.
Castioni. Henry Fortuné. Piconel.
Chauvière. Lacord. Pindy.
Chouteau. Lagarde. Prudhomme.
Courty. Lavalette. Varlin.
Dutil. Maljournal. Henry Verlet
Viard.
Adjunto | Tamaño |
---|---|
1871-03-04 Deklaro de la NaciaGvardio.pdf | 350.6 KB |