1870-09-14 Respublika Centra Komitato de la 20 Distriktoj de Parizo. Pariza Komunumo. Afiŝo
de nacia defendo de la dudek distriktoj de Parizo
Afiŝo [konata kiel Unua «Affiche Rouge»]
Parizo, 14an de septembro 1870
Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871
(Originala bildo de la afiŝo: archivesautonomies.org. Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria) |
FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO, EGALECO, FRATECO
RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO
DE NACIA DEFENDO
DE LA DUDEK DISTRIKTOJ DE PARIZO
Civitanoj,
Ekde la 5a de septembro, la tago post la
proklamo de la Respubliko, granda nombro da civitanoj jam proponis la
starigon de RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO, fontanta el la dudek
distriktoj de Parizo, celanta la savon de la lando, krom la
definitiva fondo de vere respublika reĝimo kun la permanenta
partopreno de individua iniciato kaj popola solidareco.
Ekde tiu tago, publikaj renkontiĝoj elektis sian defend- kaj
viglad-komitatojn en ĉiu distrikto.
Tuj kiam la plimulto el la distriktoj estos reprezentitaj de kvar delegitoj, la Respublika Centra Komitato ekoperacios.
[La Komitato] prezentis al la Registaro de nacia defendo, unu
post alia, la sekvajn rimedojn, aklamitajn en popolaj kunvenoj:
1ª RIMEDOJ DE PUBLIKA SEKURECO
Elimini la policon tiel kiel ĝi estis konstituita sub ĉiuj
monarĥiaj registaroj, por servutigi civitanojn kaj ne por protekti
ilin;
Lasi ĝin plene en manoj de la elektitaj komunumoj;
Nomumi, en grandaj urboj, en ĉiuj kvartaloj, juĝistojn komisiitajn por zorgi pri publika sekureco sub ilia rekta persona respondeco;
Disigi ĉiujn specialajn korpojn de la malnova centralizita
polico tiel, kiel sergents de ville [armitaj policanoj ],
agentoj konitaj kiel publika sekureco, gardistoj de Parizo;
Atribui al la nacia gvardio, formita de ĉiuj elektantoj, kaj
precipe ĝiaj veteranoj, la taskon de helpi al novaj juĝistoj de
la urba polico en la ekzercado de iliiaj funkcioj;
Apliki al ĉiaspecaj juĝistaroj la du principojn de elektado kaj
respondeco;
Nuligi ĉiujn limigajn, subpremajn kaj fiskajn
leĝojn kontraŭ la rajto skribi, kuniĝi kaj asociiĝi.
Eksproprietigi, por kialoj de publika utileco, ĉiujn nutraĵojn
aŭ vivnecesaĵojn nuntempe stokitaj en Parizo, en pograndaj aŭ
detalistoj vendejoj, garantiante al ili la pagon de la produktoj post
la milito, per agnosko de komercaĵoj eksproprietigitaj kaj
detaligitaj laŭ prezoj de fakturoj.
Elekti, en ĉiu strato aŭ almenaŭ en ĉiu kvartalo,
komisionon taskitan inventari la konsumaĵojn kaj deklari iliajn
nunajn posedantojn persone respondecaj antaŭ la urbadministracio;
Distribui la provizojn klasifikitajn laŭ ilia naturo inter
ĉiuj loĝantoj de Parizo, per kuponoj donotaj al ili periode en ĉiu
distrikto proporcie: 1e laŭ la nombro de personoj formantaj la
familio de ĉiu civitano; 2e laŭ la kvanto de konsumaĵoj rimarkitaj
por la komitatoj signalitaj supre; 3e laŭ la probabla daŭro de la
sieĝo.
La komunumoj devos ankaŭ garantii al ĉiu civitano kaj lia
familio nepran loĝadon.
Tuj elektigi de la movebla gvardio ĉiujn ĉefojn, kiuj devos
ĝin konduki al la batalo, dum, kiuj nuntempe ĝin estras, tiujn ĝis
nun oni altrudis al ili;
Grupigi kiel eble plej rapide la disajn elementojn de tiu heroa
armeo, kiun la perfido de ĝiaj ĉefoj lasis dispremita aŭ
dispelita, kaj kiu, organizita por subpremi la landon, ne sufiĉis
por ĝin defendi;
Doni, kiel eble plej rapide, long-atingajn armilojn al
civitanoj kaj disdoni samtempe la nombron da kartoĉoj kaj
milit-pafaĵoj sufiĉan por ke ili povus, okaze de atako, ĝin
repuŝi.
Prepari por la zorgoj de la dudek distrikta komitatoj
la materialajn rimedojn kaj la organizon de personaro necesa por la
aparta defendo de ĉiu kvartalo;
Asigni al diversaj defendaj servoj ĉiujn liberajn lokalojn
tiajn, kiaj forlasitaj apartamentoj kaj publika monumentoj;
Uzi por ĉiuj defendaj laboroj loĝantojn kiuj, por ia kialo,
ne estus vokataj kontribui kiel naciaj gvardistoj;
Starigi popolan kontrolon de ĉiuj rimedoj prenitaj por la
defendo;
Prepari ekde nun la postenojn de interna defendo, sekretajn
komunikilojn kaj ĉiujn detruajn maŝinojn, kiuj povus esti uzataj
kontraŭ la malamiko, eĉ de virinoj kaj infanoj, ĉar la Respublika
Parizo estas rezoluta, prefere ol kapitulaci, enteriĝi sub ĝiaj
ruinoj.
4a - DEFENDO DE LA DEPARTEMENTOJN
Dekreti amasan rekrutadon de ĉiuj francoj senescepte kaj
ĝeneralan rekvizicion de ĉio, kio povus servi por defendo;
Subteni ĉiun organizon venantan de la popola iniciato kaj celantan kontribui al la savo de la Respubliko;
Komisii ĝeneralajn delegitojn por nacia defendo, ŝarĝitaj
sin kunordigi kun la respublikistoj de la departementoj, celante
stimuli la patrujeman fervoron de la loĝantaroj, kontraŭbatali la
reakciajn manovrojn, antaŭmalhelpi perfidon, akceli marŝon de
volontuloj helpe de Parizo kaj, se necese, morti ĉe ilia fronto.
Prezentante tiujn urĝajn rimedojn, la subskribintoj estas
konvinkita, ke la Registaro de nacia defendo hastos transformi ilin
en dekretoj por la savo de la patrujo kaj la Respubliko.
Nome de la respublikana Komitato kaj delegacie de la distriktaj
Komitatoj:
La membroj ĉeestis en la kunveno de 13a ĝis 14a septembro,
G.
CASSE.- CH.-L. CHASSIN.- F. CHATÉ.- CHAUSSE.-
COUSIN.- U.
CLUSERT.- DEMAY.- CH. DUMONT.-
A. DUPONT.- N. GAILLARD.- G.
GENTON.- H. HERNU.-
J. JOHANNARD.- KERN.- LANJALLEY.-
LEFRANÇAIS.-
LEVERDAYS.- LONGUET.- LONGAT.- P.A. LUTZ.-
A.
LECOT.- E. LÉGER.- G. MALLET.- MAINIER.-
MARCHAND.- MILLIÈRE.-
MARCHAL.- MALON.-
F- MANGOLD.- MYARD.- G. MOLLIN.- R. OUDET.-
M. PORTALIER.- J. PÉRIN.- PAGNERRE.- PHILIP.-
PILLION.-
PINDY.- RANVIER.- E. ROY.- E. ROULLIER.-
THÉLIDON.-
THONNELIER.- TOUSAINT.- E. VAILLANT.-
J. VALLÉS.- VERTET.- M.
WOOG.
Adjunto | Tamaño |
---|---|
1870-09-14 Respublika Centra Komitato de la 20 distriktoj de Parizo.pdf | 365.48 KB |