1871-04-03 Dekreto pri disigo Eklezio-Ŝtato. Pariza Komunumo. Afiŝo
Pariza Komunumo
Afiŝo Parizo, la 3an de aprilo 1871
Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871
(Originala bildo de la afiŝo: BDIC Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria) |
FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO EGALECO FRATECO
PARIZA KOMUNUMO
LA PARIZA KOMUNUMO,
Konsiderante,
ke la unua de la principoj de la Franca Respubliko estas
libereco;
Konsiderante, ke konscienco-libereco estas la unua de
la liberecoj;
Konsiderante, ke publika financado de religioj
estas kontraŭa al tiu principo, ĉar ĝi trudas al civitanoj kontraŭ
iliaj propraj kredoj;
Konsiderante, fakte, ke klerikaro estis
kunkulpulo en krimoj de la monarkio kontraŭ
libereco;
DEKRETAS:
Art. 1ª. La Eklezio estu
disigata de la Ŝtato
Art. 2ª. Buĝeto de kultoj estu
forigata.
Art. 3ª. Havaĵoj nomitaj de morta mano, apartenantaj
al religiaj kongregacioj, moveblaj kaj nemoveblaj, estu deklarataj
naciajn proprietaĵojn.
Art. 4ª. Oni tuj faros enketon pri ĉi
tiuj havaĵoj por konstati ilian naturon kaj meti ilin al dispozicio
de la Nacio.
LA
PARIZA KOMUNUMO.
Parizo, la 3an de aprilo 1871