1870-09-26 Revolucia Federacio de la Komunumoj. 1a Liona Komunumo. Afiŝo.
Teksto:
FRANCA RESPUBLIKO Revolucia Federacio de la KOMUNUMOJ
La katastrofa situacio en kiu la lando troviĝas; la senpoveco de la oficialaj potencoj kaj la indiferenco de la privilegiitaj klasoj enmetis la francan nacion ĉe la rando de la abismo.
Se
la popolo revolucie organizita ne rapide agas, sia estonteco estas
perdita, la revolucio estas perdita, ĉio estas perdita. Inspirinta
de la nemezurebleco de la danĝero kaj konsiderante ke la popola
senespera agado ne devus esti prokrastita eĉ momenton, la delegitoj
de la federaj komitatoj de Savo de Francujo, kunvenitaj en la Centra
Komitato, proponas adopti tuj la jenajn rezoluciojn:
Artikolo 1. La admistra kaj registara maŝino de la
ŝtato, kiu senpoviĝis, estas abolita.
La popolo de Francujo
akiras plenan posedon de si mem.
Art.
2. Ĉiuj krimaj kaj civilaj tribunaloj estas ĉesitaj kaj
anstataŭitaj de la popola justeco.
Art.
3. Impost- kaj hipotek-pagoj estas suspenditaj. La impostoj estas
anstataŭitaj per la kontribuoj de la federaj komunoj, elprenitaj el
la riĉaj klasoj, proporcie al la bezonoj de la savo de Francujo.
Art.
4. La ŝtato, estinte faligita, ne plu povos partopreni en la
pago de privataj ŝuldoj.
Art.
5. Ĉiuj ekzistantaj municipaj organizoj estas nuligitaj kaj
anstataŭitaj en ĉiuj federitaj komunumoj per komitatoj de savo de
Francujo, kiu ekzercas ĉiujn potencojn sub la tuja kontrolo de la
popolo.
Art.
6. Ĉiu komitato de departementa ĉefurbo sendos du delegitojn
por fondi la Revolucian Konvencion de Savo de Francujo.
Art.
7. Ĉi Konvencio tuj kunvenigos en la Liona urbodomo, la dua urbo
de Francujo kaj la plej disponita al energia agado en defendo de la
lando.
Ĉi
tiu Konvencio, apogita de la tuta popolo, savos Francujon.
AL
LA ARMILOJ !!!
E.-B.
SAIGNES, RIVIERE, DEVILLE, BAJON (el
Tarare), François FAVRE,
Louis PALIX, B. PLACET,
BLANC (G), Ch. BEAUVOIR , Albert RICHARD,
J.
BISCHOFF, DOUBLE, H.
BOURRON,
M. BAKUNIN, PARRATON,
A. GUILLERMET, COIGNET maljunulo, P.-J.PULLIAT, LATOUR,
GUILLO,
SAVIGNY, J. GERMAIN,
F. CHARVET, A. BASTELICA
(el Marsella),
DUPIN (el
St-Etienne), Narcisse BARRET.
Originala bildo de la afiŝo: Wikimedia Commons. Posters from the Paris Commune.
Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina. Aranĝo: grupgerminal.org