Esperante

 

Afiŝaro de la Pariza kaj Liona Komunumoj tradukita al Esperanto.

 

[En castellano]

[En català]

 

 

 

1870-09-14 Respublika Centra Komitato de la 20 Distriktoj de Parizo. Pariza Komunumo. Afiŝo

 



Respublika Centra Komitato

de nacia defendo

de la dudek distriktoj de Parizo


Afiŝo

[konata kiel Unua «Affiche Rouge»]

Parizo, 14an de septembro 1870


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: archivesautonomies.org.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO, EGALECO, FRATECO



RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO

DE NACIA DEFENDO

DE LA DUDEK DISTRIKTOJ DE PARIZO



Civitanoj,

Ekde la 5a de septembro, la tago post la proklamo de la Respubliko, granda nombro da civitanoj jam proponis la starigon de RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO, fontanta el la dudek distriktoj de Parizo, celanta la savon de la lando, krom la definitiva fondo de vere respublika reĝimo kun la permanenta partopreno de individua iniciato kaj popola solidareco.


Ekde tiu tago, publikaj renkontiĝoj elektis sian defend- kaj viglad-komitatojn en ĉiu distrikto.

Tuj kiam la plimulto el la distriktoj estos reprezentitaj de kvar delegitoj, la Respublika Centra Komitato ekoperacios.


[La Komitato] prezentis al la Registaro de nacia defendo, unu post alia, la sekvajn rimedojn, aklamitajn en popolaj kunvenoj:



1ª RIMEDOJ DE PUBLIKA SEKURECO


Elimini la policon tiel kiel ĝi estis konstituita sub ĉiuj monarĥiaj registaroj, por servutigi civitanojn kaj ne por protekti ilin;

Lasi ĝin plene en manoj de la elektitaj komunumoj;

Nomumi, en grandaj urboj, en ĉiuj kvartaloj, juĝistojn komisiitajn por zorgi pri publika sekureco sub ilia rekta persona respondeco;


Disigi ĉiujn specialajn korpojn de la malnova centralizita polico tiel, kiel sergents de ville [armitaj policanoj ], agentoj konitaj kiel publika sekureco, gardistoj de Parizo;


Atribui al la nacia gvardio, formita de ĉiuj elektantoj, kaj precipe ĝiaj veteranoj, la taskon de helpi al novaj juĝistoj de la urba polico en la ekzercado de iliiaj funkcioj;


Apliki al ĉiaspecaj juĝistaroj la du principojn de elektado kaj respondeco;
Nuligi ĉiujn limigajn, subpremajn kaj fiskajn leĝojn kontraŭ la rajto skribi, kuniĝi kaj asociiĝi.



2ª NUTRADO KAJ LOĜEJOJ


Eksproprietigi, por kialoj de publika utileco, ĉiujn nutraĵojn aŭ vivnecesaĵojn nuntempe stokitaj en Parizo, en pograndaj aŭ detalistoj vendejoj, garantiante al ili la pagon de la produktoj post la milito, per agnosko de komercaĵoj eksproprietigitaj kaj detaligitaj laŭ prezoj de fakturoj.


Elekti, en ĉiu strato aŭ almenaŭ en ĉiu kvartalo, komisionon taskitan inventari la konsumaĵojn kaj deklari iliajn nunajn posedantojn persone respondecaj antaŭ la urbadministracio;


Distribui la provizojn klasifikitajn laŭ ilia naturo inter ĉiuj loĝantoj de Parizo, per kuponoj donotaj al ili periode en ĉiu distrikto proporcie: 1e laŭ la nombro de personoj formantaj la familio de ĉiu civitano; 2e laŭ la kvanto de konsumaĵoj rimarkitaj por la komitatoj signalitaj supre; 3e laŭ la probabla daŭro de la sieĝo.


La komunumoj devos ankaŭ garantii al ĉiu civitano kaj lia familio nepran loĝadon.



3a DEFENDO DE PARIZO


Tuj elektigi de la movebla gvardio ĉiujn ĉefojn, kiuj devos ĝin konduki al la batalo, dum, kiuj nuntempe ĝin estras, tiujn ĝis nun oni altrudis al ili;


Grupigi kiel eble plej rapide la disajn elementojn de tiu heroa armeo, kiun la perfido de ĝiaj ĉefoj lasis dispremita aŭ dispelita, kaj kiu, organizita por subpremi la landon, ne sufiĉis por ĝin defendi;


Doni, kiel eble plej rapide, long-atingajn armilojn al civitanoj kaj disdoni samtempe la nombron da kartoĉoj kaj milit-pafaĵoj sufiĉan por ke ili povus, okaze de atako, ĝin repuŝi.
Prepari por la zorgoj de la dudek distrikta komitatoj la materialajn rimedojn kaj la organizon de personaro necesa por la aparta defendo de ĉiu kvartalo;


Asigni al diversaj defendaj servoj ĉiujn liberajn lokalojn tiajn, kiaj forlasitaj apartamentoj kaj publika monumentoj;


Uzi por ĉiuj defendaj laboroj loĝantojn kiuj, por ia kialo, ne estus vokataj kontribui kiel naciaj gvardistoj;


Starigi popolan kontrolon de ĉiuj rimedoj prenitaj por la defendo;


Prepari ekde nun la postenojn de interna defendo, sekretajn komunikilojn kaj ĉiujn detruajn maŝinojn, kiuj povus esti uzataj kontraŭ la malamiko, eĉ de virinoj kaj infanoj, ĉar la Respublika Parizo estas rezoluta, prefere ol kapitulaci, enteriĝi sub ĝiaj ruinoj.


4a - DEFENDO DE LA DEPARTEMENTOJN


Dekreti amasan rekrutadon de ĉiuj francoj senescepte kaj ĝeneralan rekvizicion de ĉio, kio povus servi por defendo;


Subteni ĉiun organizon venantan de la popola iniciato kaj celantan kontribui al la savo de la Respubliko;


Komisii ĝeneralajn delegitojn por nacia defendo, ŝarĝitaj sin kunordigi kun la respublikistoj de la departementoj, celante stimuli la patrujeman fervoron de la loĝantaroj, kontraŭbatali la reakciajn manovrojn, antaŭmalhelpi perfidon, akceli marŝon de volontuloj helpe de Parizo kaj, se necese, morti ĉe ilia fronto.


Prezentante tiujn urĝajn rimedojn, la subskribintoj estas konvinkita, ke la Registaro de nacia defendo hastos transformi ilin en dekretoj por la savo de la patrujo kaj la Respubliko.


Nome de la respublikana Komitato kaj delegacie de la distriktaj Komitatoj:


La membroj ĉeestis en la kunveno de 13a ĝis 14a septembro,


G. CASSE.- CH.-L. CHASSIN.- F. CHATÉ.- CHAUSSE.-
COUSIN.- U. CLUSERT.- DEMAY.- CH. DUMONT.-
A. DUPONT.- N. GAILLARD.- G. GENTON.- H. HERNU.-
J. JOHANNARD.- KERN.- LANJALLEY.- LEFRANÇAIS.-
LEVERDAYS.- LONGUET.- LONGAT.- P.A. LUTZ.-
A. LECOT.- E. LÉGER.- G. MALLET.- MAINIER.-
MARCHAND.- MILLIÈRE.- MARCHAL.- MALON.-
F- MANGOLD.- MYARD.- G. MOLLIN.- R. OUDET.-
M. PORTALIER.- J. PÉRIN.- PAGNERRE.- PHILIP.-
PILLION.- PINDY.- RANVIER.- E. ROY.- E. ROULLIER.-
THÉLIDON.- THONNELIER.- TOUSAINT.- E. VAILLANT.-
J. VALLÉS.- VERTET.- M. WOOG.

AdjuntoTamaño
1870-09-14 Respublika Centra Komitato de la 20 distriktoj de Parizo.pdf365.48 KB

1870-09-26 Revolucia Federacio de la Komunumoj. 1a Liona Komunumo. Afiŝo.

Teksto:

FRANCA RESPUBLIKO Revolucia Federacio de la KOMUNUMOJ


La katastrofa situacio en kiu la lando troviĝas; la senpoveco de la oficialaj potencoj kaj la indiferenco de la privilegiitaj klasoj enmetis la francan nacion ĉe la rando de la abismo.


Se la popolo revolucie organizita ne rapide agas, sia estonteco estas perdita, la revolucio estas perdita, ĉio estas perdita. Inspirinta de la nemezurebleco de la danĝero kaj konsiderante ke la popola senespera agado ne devus esti prokrastita eĉ momenton, la delegitoj de la federaj komitatoj de Savo de Francujo, kunvenitaj en la Centra Komitato, proponas adopti tuj la jenajn rezoluciojn:


Artikolo 1. La admistra kaj registara maŝino de la ŝtato, kiu senpoviĝis, estas abolita.
La popolo de Francujo akiras plenan posedon de si mem.


Art. 2. Ĉiuj krimaj kaj civilaj tribunaloj estas ĉesitaj kaj anstataŭitaj de la popola justeco.


Art. 3. Impost- kaj hipotek-pagoj estas suspenditaj. La impostoj estas anstataŭitaj per la kontribuoj de la federaj komunoj, elprenitaj el la riĉaj klasoj, proporcie al la bezonoj de la savo de Francujo.


Art. 4. La ŝtato, estinte faligita, ne plu povos partopreni en la pago de privataj ŝuldoj.


Art. 5. Ĉiuj ekzistantaj municipaj organizoj estas nuligitaj kaj anstataŭitaj en ĉiuj federitaj komunumoj per komitatoj de savo de Francujo, kiu ekzercas ĉiujn potencojn sub la tuja kontrolo de la popolo.


Art. 6. Ĉiu komitato de departementa ĉefurbo sendos du delegitojn por fondi la Revolucian Konvencion de Savo de Francujo.


Art. 7. Ĉi Konvencio tuj kunvenigos en la Liona urbodomo, la dua urbo de Francujo kaj la plej disponita al energia agado en defendo de la lando.


Ĉi tiu Konvencio, apogita de la tuta popolo, savos Francujon.


AL LA ARMILOJ !!!


E.-B. SAIGNES,  RIVIERE,  DEVILLE, BAJON (el Tarare), François FAVRE,
Louis PALIX,  B. PLACET,  BLANC (G),  Ch. BEAUVOIR ,  Albert  RICHARD,
J.  BISCHOFF,    DOUBLE,    H.  BOURRON,     M.  BAKUNIN,     PARRATON,
A. GUILLERMET, COIGNET maljunulo, P.-J.PULLIAT,  LATOUR,   GUILLO,
SAVIGNY,    J.   GERMAIN,    F.   CHARVET,    A.   BASTELICA   (el Marsella),
DUPIN (el St-Etienne), Narcisse BARRET.


Originala bildo de la afiŝo: Wikimedia Commons. Posters from the Paris Commune. 

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina. Aranĝo: grupgerminal.org

 

1871-03-04 Deklaro de la Nacio Gvardio. Afiŝo

 

Centra Komitato de la Nacia Gvardio


Afiŝo

Parizo, la 4an de marto 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO, EGALECO, FRATECO

CENTRA KOMITATO DE LA NACIA GVARDIO

 

 

La Centra Komitato de la nacia Gvardio, nomita en ĝenerala asembleo de delegitoj reprezentantaj pli ol 200 batalionoj, havas komision starigi la respublikan federacion de la nacia Gvardio, por ke ĝi estu organizata tiamaniere, ke ĝi povu protekti la landon pli bone ol la permanentaj armeoj povis fari, kaj por defendi, per ĉiuj eblaj rimedoj, la minacatan Respublikon.


La Centra Komitato ne estas anonima Komitato: ĝi estas la kunveno de mandatuloj, de liberaj homoj, kiuj konas siajn devojn, kiuj asertas siajn rajtojn, kaj volas konstrui la solidarecon inter ĉiuj membroj de la nacia Gvardio.


Ĝi protestas, sekve, kontraŭ ĉiuj la akuzoj serĉantoj distordi la esprimon de sia programo por malhelpi sian realigon. Siaj agoj ĉiam estis subskribitaj; ili havis nur unu motivon: la defendo de Parizo. Ĝi malakceptas kun malestimo la kalumniojn celantajn akuzi ĝin pri instigo al prirabado de armiloj kaj municio kaj al la civila milito.


La finiĝo de la armistico, kies etendo la Oficiala Gazeto de 26an de Februaro silentis, ekscitis la legitiman emocion de Parizo. La rekomenco de malamikecoj signifis, efektive, la invadon, okupadon kaj ĉiujn malfeliĉojn suferatajn de la konkeritaj urboj.


Ankaŭ la patriotisma febro, kiu, en unu nokto, ribeligis la tutan nacian Gvardion, ne estis rezulto de influo de provizora komitato nomumita por ellabori la statutoj: ĝi estis la vera esprimo de la emocio sentita de la loĝantaro.


Kiam la traktato pri la okupo estis oficiale konata, la Centra Komitato, per komunikaĵo publikigita kun afiŝoj en Parizo, kuraĝigis civitanojn sekurigi per sia forta apogo la striktan observigon de tiu traktato.

 

Al la Nacia Gvardio revenis la rajto kaj devo protekti, defendi, iliajn minacitajn hejmojn. Ribelita tuta kompleta, spontanee, ĝi sola, per sia sinteno, ĝi sukcesis fari el la prusa okupado humiligon por la venkinto.


VIVU LA RESPUBLIKO!


Parizo, la 4an de marto 1871


Arnold. Fleury. Matté.

Jules Bergeret. Frontier. Muttin.

Bouit. Gastaud. Ostyn.

Castioni. Henry Fortuné. Piconel.

Chauvière. Lacord. Pindy.

Chouteau. Lagarde. Prudhomme.

Courty. Lavalette. Varlin.

Dutil. Maljournal. Henry Verlet

Viard.

 

AdjuntoTamaño
1871-03-04 Deklaro de la NaciaGvardio.pdf350.6 KB

1871-03-23 Proklamo de la 2a Liona Komunumo. Afiŝo

 

Al Lionanoj

Proklamo de la Dua Liona Komunumo


La Demokratia Komitato de la Nacia Gvardio de Rodano
La Demokratia Centra Komitato de la Respublika Alianco de Rodano




Afiŝo

Parizo, 23an de marto 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


FRANCA RESPUBLIKA

LIONA KOMUNUMO

La Demokratia Komitato de la Nacia Gvardio de Rodano,


La Demokratia Centra Komitato de la Respublika Alianco de Rodano, al Lionanoj.


CIVITANOJ!


La Komunumo ĵus estas proklamita supre la balkono de la urbodomo, kun la f
reneza aplaŭdo de la tuta loĝantaro.


Nia urbo, kiu la 4an de Septembro estis la unua proklaminta la Respublikon, ne povis malfrui imiti Parizon.


Honoron al ĉi tiu energia kaj kuraĝa liona loĝantaro.


Ĝi ĵus partoprenis en la restarigo de libereco kaj vera Respubliko.


Ĝi ĵus prenis gvidon de siaj interesoj, tro longe sorbitaj de la centra Potenco.


Kun la Komunumo, Civitanoj, ni havos
unikan povon, kiu koncentros en siaj manoj la armitan Forton kaj la urban Policon.


Kun la Komunumo, oni reduktos impostojn, publikan monon ne plu oni malŝparegos, oni kreos kaj funkciigos sociajn instituciojn, esperatajn kun legitima senpacienco de laboristoj.


Civitanoj, oni komencas novan eraon en nia Urbo!
Kiom da suferojn kaj mizerojn oni malpezigos en la espero ke malaperas la malaminda socia plago nom
ata Paŭperismo!

Ke loĝantoj konservu kalmon kaj dignon en sia venko; konfidu, kaj baldaŭ ordo kaj prospero ne estos vanaj vortoj.


Ni demonstru per nia sinteno al la malamikoj de vera libereco, ke la Popolo neniam konfuzas ĉi tiun subliman institucion nomatan KOMUNUMO kun trooj pri kiuj ili ĝin akuzas plezure.

Baldaŭ niaj kontraŭuloj estos devigataj rekoni, ke la Popolo indas esti regata per respublikaj institucioj.
Ni kuniĝu kaj restu armitaj por apogi la Respublikon unikan kaj nedivideblan.


VIVU LA KOMUNUMO! VIVU LA RESPUBLIKO!


De la Komitato de la Nacia Gvardio:

LACONDAMINE, MALARD, JERRICARD, A. DELMAS, FRANQUET.


De la Demokrat ia Komitato de la Respublika Alianco:

BRUN, ROLAND, prezidantoj; GOUTORBE, CHAPITET, sekretarioj

 

 

1871-03-24 Dekaracio de la AIT pri la balotado de la Komunumo

 

Internacia Asocio de Laboristoj (IAL) [AIT / IWA]

Federacia Konsilio de la Parizaj Sekcioj
Federacia Ĉambro de la Laboristaj Socioj



Afiŝo

Parizo, la 24an de marto 1871



Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871

 

Teksto:

 

FRANCA RESPUBLIKO

Libereco Egaleco Frateco

INTERNACIA ASOCIO DE LABORISTOJ

FEDERACIA KONSILIO DE LA PARIZAJ SEKCIOJ

Federacia Ĉambro de la Laboristaj Socioj


LABORISTOJ,


Longa sinsekvo de malsukcesoj, katastrofo kiu ŝajnas konduki nian landon al tuta ruino, tiel estas la bilanco de la situacio kreita en Francio de la registaroj kiuj dominis ĝin.


Ĉu ni perdis kvalitojn necesajn por resaniĝi de ĉi tiu malnobleco? Ĉu ni estas tiom degeneritaj de suferi rezignacie hipokritan despotismon de tiuj, kiuj fordonis nin al eksterlandano, kaj ne retrovi sufiĉe da energion ke por igi niajn neeviteblan ruinon en la civila milito?


Lastaj okazintaĵoj pruvis la forton de la pariza popolo kaj ni estas konvinkitaj, ke frateca interkonsento baldaŭ pruvi lian saĝon.


La principo de aŭtoritato estas nun jam senpova por restaŭri la ordon en la stratoj, por revigligi la verkon en laborejoj, kaj tiu ĉi senpoveco estas ĝia nego.

La ne solidareco de la interesoj estas kreinta la ĝeneralan ruinon, estas generinta la socian militon;oni devas demandi al libereco, egaleco kaj solidareco, ke garantu ordon sur novaj fundamentoj, ke reorganizu la laboron, kiu estas la unua kondiĉo.


LABORISTOJ,

La komunuma revolucio asertas ĉi tiujn principojn kaj forigas ĉiun kaŭzon de konflikto en la estonteco. Ĉu vi hezitos doni vian finan subtenon al ĝi?


La sendependeco de la komunumo estas la pruvo de kontrakto kies klaŭzoj libere debatitaj ĉesos la antagonismo de la klasoj kaj certigos la socian egalecon.


Ni postulis la
emancipacion de laboristoj kaj la komunumaj delegacioj estas ties garantio, ĉar ĝi devas provizi ĉiun civitanon de la rimedoj por defendi siajn rajtojn, por kontroli efike la agojn de siaj komisiitoj ŝarĝitaj de la administrado de siaj interesoj, kaj difini la progreseman aplikon de sociaj reformoj.


La aŭtonomeco de ĉiu komunumo forigas tutan subpremadon al siaj postuloj kaj firmigas la Respublikon en lia plej alta esprimo.


LABORISTOJ,


Ni batalis; ni lernis suferi pro niaj egalecaj principoj; ni ne povas retroiri kiam ni povas helpi meti la unuan ŝtonon de la socia konstruaĵo.


Kion ni estas postulita?


La organizon de la Kredito, de la Ŝanĝo, de la Asocio tial ke ĝi garantu al Laboristo la plenan valoron de lia laboro;


La instruadon senpagan, sekularan kaj integran;


La rajton de Kunveno kaj Asocio, la absolutan gazetaran kaj civitanan liberecon;


La organizon ekde la urba vidpunkto de la servado de polico, armeo, higieno, statistiko, ktp.;


Ni estas trompitaj de niaj regantoj, ni eniris en ilia ludo, dum ili alterne karesis kaj subpremis la frakciojn kies antagonismo certigas ilian ekziston.


Hodiaŭ la popolo de Parizo estas klarvida, ĝi rifuzas tiun rolon kiel infano gvidata de gvidinstruisto, kaj en la urbaj balotoj, kiuj estas la rezulto de movado kies ĝi mem aŭtoras, ĝi memoros ke la principo reganta la organizon de grupo, asocio, estas la sama kiu devas regi la tutan socion, kaj same kial ĝi malakceptus ajnan administron aŭ prezidanton altruditan de ekstera potenco, malakceptos ĉiun urbestron, ĉiun prefekton altruditan de eksterlanda registaro al siaj aspiroj.


[La popolo de Parizo] asertos sian superan rajton de voĉdoni Asembleon, esti mastro en sia urbo kaj formi kiel konvenu al ĝi sian municipan reprezentanton sen intenci altrudi ĝin al aliaj.


Dimanĉe, la 26an marto, ni estas konvinkitaj pri tio, la popola de Parizo sentos honorita voĉdoni por la Komunumo.

La delegitoj ĉeestantaj en la nokta Kunsido de la 23an de marto 1871:


Federacia Konsilio de la parizaj sekcioj de la Internacia Asocio:


AUBRY (Federación..) LEO FRANKEL

BOUDET H. GOULLÉ

CHAUDESAIGUES LAUREAU

COIFÉ LIMOUSIN

V. DEMAY MARTIN LÉON

A. DUCHÊNE NOSTAG

DUPUIS CH. ROCHAT


Federa Ĉambro de la Laboristaj Socioj:

CAMÉLINAT LAZARE LEVY

DESCAMPS PINDY

EVETTE EUGÈNE POTTIER

GALAND ROUVEYROLES

HAMET SPOËTLES

JANCE A, THEISZ

J. LALLEMAND VERY



(Originala bildo de la afiŝo:BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)

 

 

AdjuntoTamaño
1871-03-24 Deklaracio de la AIT pri la balotado de la Komunumo.pdf1.14 MB

1871-03-29 Abolicio de la armeo. Nacia Gvardio, armita popolo. Pariza Komunumo. Afiŝo

Dekreto pri deviga militservo kaj Nacia Gvardio


Pariza Komunumo

Afiŝo

Parizo, 29an de Marto 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria

 

FRANCA RESPUBLIKA

LIBERECO EGALECO FRATERCO

PARIZA KOMUNUMO

La Pariza Komunumo DEKRETAS:

1a La deviga militservo estas aboliciita;
2a Nenia milita forto, krom la Nacia Gvardio, povas esti kreota aŭ enigota en Parizon;
3a Ĉiuj kapablaj civitanoj estas parto de la Nacia Gvardio.

Urbodomo, la 29an de marto 1871


LA PARIZA KOMUNUMO.







 

AdjuntoTamaño
1871-03-29 Abolicio de la armeo-Nacia Gvardio armita popolo.pdf495.51 KB

1871-03-30 - 1871-05-18 Pensioj vidvinoj kaj orfoj Nacia Gvardio

 

 


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio.

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)



Franca Respubliko

Libereco, Egaleco, Frateco

PARIZA KOMUNUMO

NACIA GVARDIO DE LA Xª DISTRIKTO

AVERTO



La Komisiono de enketo por Vidvinoj kaj Orfoj de la vunditaj kaj malaperitaj, ke rajtas pension, sekve de la Komunuma-dekreto de la 10ª de aprilo 1871, informas ke oni starigis la Oficejon ĉe la Urbodomo de la Xª Distrikto, ĉe la fundo de la korto, dekstre, de la naŭa ĝis la dek-unua horo matene kaj de la dua ĝis la kvina posttagmeze.


Oni devas proviziĝi per ĉiuj bezonataj dokumentoj por pruvi la identecon.



La Sekretario de la Komisiono.


TH. PAULIN


1871-03-30 a 1871-05-18 Instruado sekulara, publika kaj senpaga. Pariza Komunumo. Afiŝo



Averto kunvokanta al sekularaj instruistoj. Dua Distrikto



Pariza Komunumo



Afiŝo

Parizo, inter la 30ª de marto kaj la 18ª de majo 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


DUA DISTRIKTO

 

AVERTO



Gefratoj de la Kristana Lernejoj forlasis siajn postenojn.


Oni kunvokas ĉiujn Sekularajn Instruistojn, por sin prezenti ĉe Urbodomon, Oficejon de la Ĝenerala Sekretarieco.


Ni esperas, ke ĉi tiu manko baldaŭ estos riparata kaj ke ĉiuj rekonos, ke neniam oni donis al ni pli solenan okazon inaŭguri definitive la SEKULARAN, SENPAGAN KAJ DEVIGAN instruadon.
Senscio kaj maljusteco cedas sian lokon ekde nun al la Lumo kaj Juro!


VIVU LA KOMUNUMO!

VIVU LA RESPUBLIKO!

 

 

1871-03-30 a 1871-05-18 Malpezigo al kaŝa mizero. Pariza Komunumo. Afiŝo

FRANCA RESPUBLIKO
Libereco, Egaleco, Frateco
Pariza Komunumo
XIIa DISTRIKTO
La Membroj de la Komunumo formantaj la Municipon de la XIIa Distrikto:
Konsiderante, ke pro la mandato, kiun libere la elektintoj estas doninta al ili, oni estas trudinta al ili la plej striktan devon zorgi la popolajn interesojn;
Konsiderante, ke ĉiutage sennombraj helpopetoj estas adresata al la Municipo, kiu hastas por juste agi laŭ la rimedoj de la Buĝeto;
Ke, tamen, fiaj kaj malnoblaj spekuladoj okazas de la flanko de homoj al kiuj malavare estas atribuitaj helpojn, dum multaj mizeroj, kiuj pro honto ne devus okazi, restas ignorataj;
Decidas:
Art. 1. - Oni alvokas la bonvolajn Civitanojn.
Art. 2. - Oni formas de nun Komitaton de Respublikanoj de la XIIª DISTRIKTO, kies misio estos esplori ĉiujn kaŝajn mizerojn kaj fari raporton pri ĝi al la membroj de la Komunumo subskribintaj, kiuj ilin hastos tuj malpezigi.
Art. 3. - La Civitanoj formantaj la menciitan Komisionon estas sub la rekta protekto de la Komunumo kaj la nacia Gvardio.

La Membroj de la Komunumo, de la XIIa Distrikto,

GÉRESME, LONCLAS, PHILIPPE, THEISZ
Oni ricevas enskribojn ekde la 26a de ĉi tiu monato, en la Urbodomo de la XIIa Distrikto.

 

Originala bildo de la afiŝo : CNT España en BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK F. Santacatalina. Aranĝo: grupgerminal.org

1871-03-30 a 1871-05-18 Sekulara instruado. Pariza Komunumo. Afiŝo

 

Franca Respubliko

Libereco Egaleco Frateco

Komunuma Domo

de la XXa Distrikto

SEKULARA INSTRUADO


La mem deklaritaj religiaj dogmoj estas obstaklo al progreso.

Kontraûe al natura kaj pozitiva scienco, ili emas distordi inteligentecojn.

Ilia tute arbitra moraleco estas malamika al suverenaj principoj de justeco kaj solidareco.

Ili konsekris ĉiujn privilegiojn kaj validigitis ĉiujn servutecojn.

La milito, abomeninda je ĉiam, kiu lastatempe sango-makulis Francion kaj skandalis civilizacion, estas farita inter du armeoj kies gvidantoj havis kiel devizojn: Religion, Ordon, Familion, Propecon.

La sklaveco produktita pro individuismo estas la nura kaŭzo de la malforteco de la familiaj patroj kiu permesas inokuli al ilia gefiloj dogmojn kiujn ili mem malestimas.

Sevas tiun kriminalan toleremon kiu ekzistas en la publika instruado, kiu devas protekti ĝian dignecon.

La hipokriteco penetris tiel profunde en la socia korpo ke en la lukto kontraŭ la privilegio, la nomitaj liberalaj verkaĵoj, nekredanta sed reakcia, prenas laû bezono trajtojn de devoteco.

La mensogo unuflanke, kaj la superstiĉo aliflanke minacas la Respublikon en lia lulilo.

Ekzistas danĝero hejme.


Tiucele,


La Komunuma Komisiono proponas al la estraro de la XXa Distrikto la sekvantajn preskribojn:


1a  Liberigu la publikan instruadon de ĉio kio estas kontraŭa al ĝia sincereco, ĝia lojaleco, ĝia vereco.

2a En nomo de la libereco de konscienco inaŭgurita per la revolucio kaj senĉese izolita per la religiestraro, la religia instruado estu ekskludita de la publika instruado.

3a La faktoj kaj sciencaj principoj estos instruitaj sen  iu hipokrita koncesio farita al la dogmoj, kiujn la racio kondamnas kaj la scienco malagnoskas.

4a La publika moral - instruado ne fontu de ajna alia aŭtoritato ol homa scienco.

5a La urbestraro faros la necesajn paŝojn por apliki la principojn ĉi supre menciitaj.


Ni petas al geinstruistoj, kiuj kunsentas kun tiu ĉi programo sin prezenti en la komunuma Domo por registriĝi.


La Membroj de la komunuma Komisiono

TAILLADE, LALOGE, COUTURIER, GUILLEMIN, MARTY & DANGERS


La Membroj de la Komunumo,

RANVIER VIARD, TRINQUET.

 

1871-04-03 Dekreto pri disigo Eklezio-Ŝtato. Pariza Komunumo. Afiŝo


Dekreto pri disigo Eklezio-Ŝtato

Pariza Komunumo


Afiŝo

Parizo, la 3an de aprilo 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO


LA PARIZA KOMUNUMO,

Konsiderante, ke la unua de la principoj de la Franca Respubliko estas libereco;
Konsiderante, ke konscienco-libereco estas la unua de la liberecoj;
Konsiderante, ke publika financado de religioj estas kontraŭa al tiu principo, ĉar ĝi trudas al civitanoj kontraŭ iliaj propraj kredoj;
Konsiderante, fakte, ke klerikaro estis kunkulpulo en krimoj de la monarkio kontraŭ libereco;

DEKRETAS:

Art. 1ª. La Eklezio estu disigata de la Ŝtato
Art. 2ª. Buĝeto de kultoj estu forigata.
Art. 3ª. Havaĵoj nomitaj de morta mano, apartenantaj al religiaj kongregacioj, moveblaj kaj nemoveblaj, estu deklarataj naciajn proprietaĵojn.
Art. 4ª. Oni tuj faros enketon pri ĉi tiuj havaĵoj por konstati ilian naturon kaj meti ilin al dispozicio de la Nacio.


LA PARIZA KOMUNUMO.

Parizo, la 3an de aprilo 1871





 

1871-04-05 a 1871-05-20 Reciproka subteno komitato. Pariza Komunumo. Afiŝo

FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO EGALECO FRATECO
SOLIDARECO
               

BALOTOJ


POR ANSTATAŬIGI


LA PUBLIKAN HELPON KAJ LA BONFARECAN OFICEJON


DE LA 2a DISTRIKTO


por Komitato de Reciproka Subteno


CIVITANOJ,


Oni petas ke vi kunvenu dimanĉe matene je la 9ª horo precize, en la lokoj sube menciitaj, por koni la


Statutojn de RECIPROKA SUBTENO KOMITATO kaj nomumi ties 14 delegitoj.


Ni estas konvinkitaj, ke ĉiu el vi konsideros kiel devon aliĝi al tiu granda socia reformo, alvenante al nia alvoko.


LA KOMUNUMA DELEGACIO DE LA 2a DISTRIKTO:


EUGÈNE POTTIER, A. SERRAILLIER, JAQUES DURAND, J. JOHANNARD

 

 

1871-04-07 Municipaj kantinoj. Pariza Komunumo. Afiŝo

FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO --- EGALECO --- FRATECO

MUNICIPAJ KANTINOJ DE LA 8ª DISTRIKTO

LIBERIGO DE MIZERO PER LABORO



Oni avertas al publiko, ke la Municipo de la 8ª Distrikto prenas mezurojn por garantii la kontentigon de ĉiuj urĝaj bezonoj de sia administrataro.


Mizero estas plago kaŭzanta ĉiujn malordojn.


La laboro estas trezoro fekundiganta ĉiujn bonajn sentojn.


Havigi laboron por ĉiuj, tia estas nia celo.


Simple malfermi registrejojn pri proponadoj kaj postuladoj, kiel oni faras ĉie, krom la dungo de hejmaj laboristinoj, estas vana kaj iluzia laboro.


Aliflanke, la kutimaj dung-agentejoj estas rimedoj por trafikado kaj spekulado, kiuj indas eviti, uzante ĝiaj avantaĝoj.


Sed dum ni atendas la solvon de la socia Problemo pri labor-organizado, pri kiu la Pariza Komunumo zorgas, ni volas kontentigi ĉiujn urĝajn bezonojn: vivteno, vestaĵo, loĝejo kaj, por infanoj, vera instruado.


Ni klopodos almenaŭ por prizorgi ĉion kiel eble plej bone.


Tial, unue oni malfermis en la 8ª Distrikto tri kantinojn, kiuj anstataŭos tiujn de la Malmultekostaj Kuirejoj.


Tiuj Kantinoj havigos la necesan vivtenon al ĉiuj, kiuj estos devigita uzi ilin – kontraŭ laboro, ke ĉiu povos fari, anticipe aŭ kredite.


Simpla kajero aŭ libreto de kuranta konto estos funkciilo de ĉi tiu nova Institucio: ĝi estos donata ĉe Urbodomo, kontraŭ nunaj kartoj, kiuj sekve estos forigataj kaj nuligataj.


La kajero indikos, por ĉiu tenanto, la laboron, kiun li engaĝiĝas havigi kontraŭ la konto aŭ kredito de manĝaĵoj, ke oni estos malfermata por ili en Distrikto-Kantinoj.


Rilate al dung-agentejoj, sen elimini tiujn, kiuj ekzistas, oni kreos novajn rekte de la Urbodomo.



La Urbestro


JULES ALLIX.


Membro de la Pariza Komunumo

Parizo, la 7an de aprilo 1871


(Originala bildo de la afiŝo: Federacion ibérica de juventudes libertarias en BDIC.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)

 

AdjuntoTamaño
1871-04-07 Municipaj kantinoj.pdf945.24 KB

1871-04-16 Dekreto de laborejoj



Dekreto pri la cedo de forlasitaj laborejoj al laboristaj kooperativaj societoj


Pariza Komunumo


Parizo, la 16an de aprilo 1871


Protokolo publikigita en la Oficiala Ĵurnalo de la Komunumo de la 17ª de aprilo 1871




KUNSIDO DE LA 16ª APRILO 1871


Protokoloj de la Komunumo


4. Dekreto pri organizo de laboranta komisiono por starigi statistikon de forlasitaj laborejoj4:


"La Pariza Komunumo,

"Konsiderante ke kelkaj laborejoj estas forlasita de tiuj kiuj estris ilin, eskapanta de la civitaj devoj kaj ne konsideranta la interesojn de laboristoj;

"Konsiderante ke, pro tiu malkuraĝa forlaso, multaj esencaj laboroj por la komunuma vivo estas interrompita kaj la ekzisto de laboristoj endanĝerigita;

"Dekretas:

"La laboristaj sindikataj ĉambroj estas kunvokataj por formi laborantan komisionon, kiu celas:



"1ª Starigi statitiskon de forlasitaj laborejoj, kaj ankaû precizan inventaron de ties stato kaj de laborilojn kiujn ili enhavas;

 

"2ª Prezenti raporton stariganta la praktikajn kondiĉojn por la frua ekfunkciigo de ĉi tiuj laborejoj, jam ne por la dezertantoj, kiuj forlasis ilin, sed por la kooperativaj societoj de laboristoj, kiuj en ili estis dungitaj.

 

"3ª Ellabori projekton de konstitucio de tiuj kooperativaj societoj de laboristoj;



"4ª Formi arbitracia instanco, kiu devas decidi, kiam revenos la menciitaj mastroj, pri la kondiĉoj de la fina cedo de la laborejoj al laboristaj societoj kaj pri la parto de la kompenso kiun devos pagi la societoj al la mastroj.

 

"Ĉi laboranta komisiono devos adresi sian raporton al la komunuma Komisiono de laboro kaj ŝanĝo, kiu estos demandita de prezenti al la Komunumo, kiel frue, la malnetan dekreton kiu kontentigas la interesojn de la Komunumo kaj la laboristojn."



4
. Oficiala Ĵurnalo de la Komunumo, la 17an de Aprilo. Kp la Registron de decidoj, nº 58: "Sciigita al publikaj servoj. A".

 



(Originala bildo de la transskribo:archivesautonomies.org.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)

 











AdjuntoTamaño
1871-04-16 Dekreto de laborejoj.pdf637.93 KB

1871-05-02 Rekvizicio de loĝejoj. Pariza Komunumo. Afiŝo

 

 

FRANCA RESPUBLIKO
LIBERECO --- EGALECO --- FRATECO

 

PARIZA KOMUNUMO


IVa DISTRIKTO


REZOLUCIO

koncernanta la

proprietulojn, ĉefajn luantojn kaj pordistojn


Vidata la dekreto de la Komunumo, datita la 25an de aprilo 1871, diranta:
Art. 1a  - Ĉiuj malplenaj loĝejoj estas rekviziciitaj.

La
proprietulo, ĉefa luanto aŭ pordisto de ĉiu domo en la IVa Distrikto
devos fari raporton de loĝejoj kaj apartamentoj forlasitaj de la luantoj
aŭ vakaj, kaj sendi tiun raporton de la 2a ĝis la 5a de majo 1871, al
la Urbodomo de la IVa  Distrikto, al la oficejo de la komunuma
Komisiono.


Ni
memorigas al la koncernatoj, ke ili estas respondecaj pri siaj deklaroj
kaj se ili malobeas tiun ĉi rezolucion, oni devos apliki la punojn
antaŭviditaj de la leĝoj.


Verkita ĉe la Urbodomo de la IVa Distrikto, la 2an de majo 1871.

La Membroj de la Komunumo elektitaj de la IVa Distrikto,
AMOUROUX, ARTHUR ARNOULD, ADOLPHE CLÉMANCE, GÉRANDIN, LEFRANÇAIS.


1871-05-22 Al la armiloj. Komitato por Publika Savado. Pariza Komunumo. Afiŝo


Al la Pariza Popolo. Al la Armiloj!


Komitato por Publika Savado. Pariza Komunumo



Afiŝo

Parizo, 22an de majo 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)

FRANCA RESPUBLIKA

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO

KOMITATO POR PUBLIKA SAVADO

AL LA PARIZA POPOLO

CIVITANOJ,

La pordo de Saint-Cloud, sieĝita samtempe de la kvar flankoj, pro la fajro ekde Mont-Valérien, la monteto Mortemart, Moulineaux kaj Fort d'Issy, liveritaj pro la perfideco; la pordo de Saint-Coud estas perfortigita de la Versajlanoj, kiuj estas disvastigintaj sur parto da la pariza teritorio.

Ĉi tiu malvenko, anstataŭ ol faligi nin, devas esti energia stimulilo. La Popolo, kiu
detronigas la reĝojn, kiu detruas la Bastijlojn; la
Popolo de 1789 kaj de 1793, la Popolo de la Revolucio, ne povas perdi en unu tago la fruktojn de la emancipo de la 18a de Marto.

Parizanojn, oni ne povas dizerti la entreprenatan lukton; ĉar ĝi estas la lukto de la estonteco kontraŭ la pasinteco, de la Libereco kontraŭ la despoteco, de la Egaleco kontraŭ la monopolo, de la Frateco kontraŭ la submeto, de la Solidareco kontraŭ la egoismo de la subpremantoj.


AL LA ARMILOJ!

 

AL LA ARMILOJ! Parizo kovriĝu per barikadoj, kaj malantaŭ tiuj improvizitaj muroj ĵetu denove al siaj malamikoj sian milit-krion, fier-krion, defi-krion sed ankaŭ venk-krio; ĉar Parizo, kun siaj barikadoj, estas nekonkerebla.

Leviĝu la pavimo de ĉiuj stratoj: unue ĉar la malamikaj klugoj, kiam falas sur grundon, estas malpli danĝeraj; poste ĉar la pavimeroj, novaj defend-rimedoj, devos esti akumulata, je regula distanco, en balkonoj de superaj etaĝoj de domoj.

La revoluciema Parizo, la Parizo de la grandaj tagoj, plenumu sian devon; la Komunumo kaj la Komitato por Publika Savado plenumos la sian.


En la Urbodomo, 2an prerialo de la jaro 79.

La Komitato por Publika Savado


Ant. ARNAUD, E. EUDES, F. GAMBON, G. RANVIER.


 

AdjuntoTamaño
23 1871-05-22 Al la armiloj. Komitato por Publika Savado.pdf357.04 KB

1871-05-23 La Pariza Popolo al soldatoj de Versajlo. Pariza Komunumo. Afiŝo


FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO EGALECO FRATECO

PARIZA KOMUNUMO


LA PARIZA POPOLO

Al SOLDATOJ DE VERSAJLO

FRATOJ!
La tempo de la luktego de la Popoloj kontraŭ iliaj subpremantoj alvenis!
Ne forlasu la kaŭzon de la Laboristoj!
Faru kiel viaj fratoj de la 18ª de Marto!
Kunigu al la Popolo, el kiu vi estas parto!

Lasu ke la aristokratoj, privilegiitoj, ekzekutistoj de la homaro sin defendu, kaj la regno de la justeco facile starigos!

Forlasu viajn vicojn!

Venu en niajn hejmojn.

Venu kun ni, ene de niaj familioj.

Vi estos bonvenaj, frate kaj ĝoje.



La Pariza popolo fidas vian patriotismon.

VIVU LA RESPUBLIKO!
VIVU LA KOMUNUMO!


3 prerialo de la ĵaro 79

LA PARIZA KOMUNUMO